- Ni volas, ke komputiloj funkciu por ĉiu, senkonsidere via fizika stato. Tial ni alportas ilojn kiuj igas Ubuntun unu el la plej atingeblaj operaciumoj ekzistantaj.
- Vi povas akiri ĉiujn ilojn en unu loko: la Helpaj teknikoj, en la sistemmenuo. Ekde tie vi povas ŝalti helpilojn kiel ekzemple Orca-n, por prononcigi surekranan tekston, aŭ "postatenda klako"-n por aŭtomate klakigi la musbutonojn.
- Memoru kontroli ankaŭ la Apero-agordojn. Vi povas elekti el kelkaj malsamaj vid-stiloj kaj eĉ ŝanĝi la tiparojn uzatajn de programoj.